Dogmemo

Dogmemo estas tiu filozofia flanko kontraŭstaranta la kritikismon kaj ideismon, kiu devenigas la penson el la Esto kaj tial supozas la superegon de la objekto, kompare kun la subjekto, nome de la realo super la ideo, kaj foje de la naturo super la spirito. Dio mem estas konceptata imanenta en la Naturo, kaj eĉ tute (in toto) identigita kun tiu lasta adherante tiel al panteismo.

Ne temas tamen pri simpla materiismo, ĉar Dio kaj naturo, kvankam unuigitaj kaj nedisigeblaj, estas prezentataj kiel komplementa unuiĝo: la naturo estas nur konkreta kaj tuŝebla manifestacio de Dio, kiu finfine vivas ekskluzive en ĝi, estante ĝi necesa por ke la subjekto fariĝu objekto de si mem, nome por ke ĝi objektiviĝu por vere ekzisti. La objekto siavice estas ĉiam “el” subjekto. Sekvas, do, intima korespondo inter la strukturoj de la realo kaj tiuj de la intelekto.

La unua elstarulo de dogmeno estas onie konsiderata Spinoza (1632-1677).[1] Tiu koncepto jam troviĝis inter la stoikuloj. En la 19-a jarcento al ĝi adheris Einstein.[2]

  1. La esprimo de Spinoza kiu plejbone sintezas lian koncepton pri dogmeno estas: «Ordo et connexio idearum idem est ac ordo et connexio rerum», nome «La ordo kaj la kunekso de la ideoj estas identa al tiu kiu pluestas en la realo.» (Spinoza, Ethica, II, pr. VII).
  2. Einstein subtenis interalie: «Min allogas Spinoza, sed mi plej admiras lian kontribuon al la moderna penso, ĉar li estas la unua filozofo kiu pripraktas la korpon kaj la animon kiel unuo kaj ne kiel du realoj disigeblaj”. (citita en. Brian, Einstein a life, 1996, pag. 127).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search